Georgios PAPANDREU (foje latinliterigita ankaŭ Giorgos respektive Papandreou), plennome Georgios Andrea Papandreu (greke Γεώργιος respektive Γιώργος Ανδρέα Παπανδρέου, naskiĝis la 16-an de junio 1952 en Saint Paul, Minesoto) estas greka politikisto. Li estas membro de la Tutgrekia Socialista Movado kaj ekde februaro 2004 estas ties prezidanto. Krome en 2006 li fariĝis prezidanto de la Socialista Internacio.
Laŭ la rezulto de la parlamenta baloto de la 4-a de oktobro 2009, du tagojn pli poste li oficiale estis deklarita la nova ĉefministro de Grekio. Jam antaŭe inter la jaroj 1999 kaj 2004 li estis la ministro pri eksteraj rilatoj de la lando, kaj de tiam estis la gvidanto de la parlamenta opozicio.
Li anstataŭigas la politikiston Kostas Karamanlis, kies registaro ekde 2008 estis publike forte kritikata interalie pro pridisputebla financa transakcio inter la greka ŝtato kaj la monaĥejo Vatopedi sur la sankta monto Athos. Kaj la daŭre ne plene solvita skandalo kaj la ĝenerala finance kriza situacio de la lando fine en septembro 2009 instigis la ĉefministron Kostas Karamanlis peti la grekian prezidenton pri plifruigita parlamenta baloto, kiu por Karamanlis rezultigis drastan perdon de voĉoj en tiu baloto (8 procentaĵojn kompare al la lasta).
Tamen, la politika kaj ekonomia krizo daŭris dum lia regado, kaj fine en novembro 2011 li estis devigita demisii, post la premo de la internaciaj merkatoj kaj la registaroj de aliaj eŭropuniaj landoj. Lin anstataŭis teknokrata ekonomikisto Lukas Papadimos.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search